+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Kursoj / Cursussen (Kontrolantoj: PaulP, Roland Rotsaert)
| | |-+  Publikaj prelegoj per skajpo okaze de la Tago de Lingvoj

Aŭtoro Fadeno: Publikaj prelegoj per skajpo okaze de la Tago de Lingvoj  (Legita 4823 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Publikaj prelegoj per skajpo okaze de la Tago de Lingvoj
« je: 17 septembro 2015, 07:36:06 atm »

Okaze de la eŭropa Tago de Lingvoj la portalo 'edukado.net' organizas skajpajn prelegojn la 26-an de septembro, sabaton kaj la 28-an, lundon. Per la konferenca funkcio de Skajpo ni ligas la diversajn prelegantojn kun la aŭskultantoj. Estas ?. 10 personoj (aŭ ligoj) kiuj povas sekvi la programon. Necesas, ke la partoprenantoj havu skajpo-konton, bonan retkonekton kaj mikrofonon. Havi kameraon gravas nur por la prelegantoj.

ĝis nun ni havas sep programojn. Ili rilatas al la sekvaj lingvoj: itala, franca,ĉina, vjetnama, islanda, la usona signolingvo kaj la okcitana. Prelegos (laŭ la vico de la lingvoj): Renato Corsetti, Sylvain Lelarge, Xueqin SHI (Neĉeta), Nguyen Xuan Thu, Nicola Ruggiero, Lee Miller kaj Christophe Chazarein. Du pliaj kursoj estas sub preparo.

La detalan horaron vi povas vidi sur la paŝo 'skajpaj prelegoj', http://edukado.net/ludoj/europatagodelingvoj. Se vi interesiĝas partopreni iun kurseton, bonvolu anonci vin en la 'forumo' - de la portalo edukado.net

Tiuj programoj estas oficiale registritaj en la paŭaro la eŭropa Centro de Modernaj Lingvoj, organizanto de la kampanjo kaj filio de la Konsilio de Eŭropo.

laŭ http://edukado.net/novajhojĝid=570 - Ret-Info


__________________________________________________________________________________________